Mi koncipiĝis en la fru' de la lasta jar'
kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar'
Estas degelinta nun la neĝo - kaj mia kor'
mi povas tiaokaze ĵeti ĝin for'
La stratojn de la urbeg' vagas kiel labrador'
en mia menso formiĝas grandioza metafor'

Mi manĝas feron kaj merdas ĉenon
la marko de la besto malkaŝas la omenon
tiel severa estas mi ke el miaj okuloj
unu rigardo rompas spegulojn
- kaj mi ne estas superstica, la venonto brilas
pluvas nun, sed baldaŭ mi jubilas:
el la stratoj de Londono al ultramar,
ĉu vi pretas por la veno de Dolcxamar?!

Kie mi estis... jes, piediris ie
en la asfalta ĝangalo ĉiukaze
sur la pinto de l'mondo, sub la Centra Punkto
pensante pri la kontrapunkto
sen manĝo en la ventro, sen mono en la poŝ'
iu pugulo al mi ekludas sian buŝon
Oj! Kriegis mi: flaru mian kacon
Kaj tuj lia kapo trafis la tersurfacon

Kion diable homoj fiksrigardas?
Ĉu ili pensas ke ili plibonas?
Fikiĝu, mastro, kaj vi, aferkostumulo
Jen estas aŭtentika sentaŭgulo
- kaj fiera!


Lyrics submitted by cprompt

Ĉu vi pretas? song meanings
Add your thoughts

No Comments

sort form View by:
  • No Comments

Add your thoughts

Log in now to tell us what you think this song means.

Don’t have an account? Create an account with SongMeanings to post comments, submit lyrics, and more. It’s super easy, we promise!

Back to top
explain